Jes, jes, karaj geamikoj, finfine estas tutesperanta geokaŝo en la bela urbo Komo! Bonŝance ne necesas kompreni tuton por trovi la kaŝon. Sufiĉas respondi la sekvantajn facilegajn demandojn:
A Kiom monatojn daŭras normala gravedeco?
B Kiom flugilojn havas araneo?
C Kio estas la atomnumero de oksigeno?
Ĉ Kiom estas dimensioj de kutima fizika spaco?
D Kiu estas la sekvanta numero en ĉi-tiu vico: unu, unu, du, tri, kvin …?
E Kiom flankojn havas pentagono?
Enigu la respondojn ĉi tie por haviĝi la koordinatojn: N 45° 4A.B6C E 09° 0Ĉ.DE2
Eblas parkumi apud la Villa Olmo.
La kaŝo estas magneta, kaj troviĝas facile.
Se vi scipovas paroli Esperanton, bonvolu enskribi en la registroretpaĝo esperante, diranta kial vi lernis la lingvon kaj kial vi venis al Komo. Se vi ion komprenas sed ne povas skribi, skribu minmume “Dankon pro la kaŝo” (DPLK).
You can check your answers for this puzzle on GeoChecker.com.